Blackbeard

Definition

Mark Cartwright
by , translated by Manuel Luján
published on 19 August 2021
translations icon
Ray Stevenson as Blackbeard (by Starz, Copyright, fair use)
Ray Stevenson kiel Blackbeard
Starz (Copyright, fair use)

Blackbeard (mortis en 1718), ankaŭ konata kiel Edward Teach (kiu estis eble kaŝnomo), estis malglora angla pirato kiu laboris en la Karibio kaj la Atlantika Oceano dum surprize mallonga kariero, kiu daŭris nur 15 monatojn. Pro lia nigra barbo kun rubandoj, hartufoj sub sia ĉapelo, kaj plena el pafiloj, sian nomon, famon kaj aspekton li aspektigis por teruri siajn malamikojn ĝis senmovigo.

Ĉefe pro la troiga kaj plejmulte malvera priskribo de la verkisto Charles Johnson/Daniel Defoe (1660-1731), Blackbeard iĝis la plej okulfrapa el la piratoj de la epoko konata kiel la ora epoko de piratado. Oni montras lin kiel homon, kiu nepre ne havis moralon kaj konsciencdubojn, ambaŭ pri siaj senkulpaj viktimoj kaj pri sia ŝipanaro, kaj oni konas lin kiel piraton, kiu ricevis meritata puno kiam oni mortigis lin dum batalado kontraŭ la Reĝa Ŝiparo, sed post kiam oni frapis lin 5 fojojn kaj tranĉis lin per glavo 20 fojojn.

Remove Ads
Advertisement

Queen Anne’s Revenge

Oni nenion certe scias pri la frua vivo de Teach, krom tio, ke li naskiĝis en Bristol, Anglio, kaj dum sia juneco atakis francajn kaj hispanajn ŝipojn en la maroj de Jamajko dum la milito de hispana sukcedo (1701-1714). “Edward Teach” estis, plejeble, kaŝnomo, kiun li uzis verŝajne por kaŝi fian estinton. Eblas, ke lia vera nomo estis “Edward Thatch” (Thatche) aŭ Thatch Drummond, sed eblas, ke ankaŭ tiuj estis kaŝnomoj.

TEACH SUKCESE ĈIRKAŬSIEĜIS LA URBON CHARLESTON, EN SUDA KAROLINO, DUM DU SEMAJNOJ, KAJ ATAKIS ALMENAŬ 8 ŜIPOJN.

Ekde Septembro de 1717, Teach laboris kiel kapitano en Bahamoj por la brita pirato Benjamin Hornigold. Samkiel multaj aliaj piratoj, ili havis sidejon en la insulo New Providence. Ambaŭ viroj, kiuj komandis po unu ŝipon, atakis aliajn ŝipojn en la Karibio kaj proksime de la limo de Nordameriko. Fama kapto de li estis kapto de la ŝipo Concorde, franca ŝipo iranta al Martiniko plena je oro, mono, juveloj kaj aliaj riĉaĵoj el komercaj poŝtoj en Afriko. Teach prenis tiun ŝipon en Novembro de 1717 proksime al Sankta Vincento. Li renomis ĝin Queen Anne’s Revenge (la venĝo de la reĝino Anna). La ŝipo, nun pirata, havis tri mastojn kaj antaŭe estis uzita kiel sklava ŝipo. Oni aldonis al ĝi 40 pafilegojn, do ĝi havis potencon similan al tiu de multaj ŝipoj, kaj estis uzata por ataki la maro apud Sankta Vincento kaj Sankta Kito.

Remove Ads
Advertisement

The Queen Anne's Revenge
La ŝipo “Queen Anne's Revenge”
Qualiesin (CC BY-SA)

En la jaro 1718, Teach jam havis maristaro de 300–400 viroj. Teach certe estis impona homo pro sia alteco kaj nigra barbo plena je rubandoj, kaj estis respektata de siaj maristoj. Laŭ diro de atestantoj, la disciplino estis tre serioza en la maristaro de Teach. Almenaŭ laŭ legendoj, Teach havis tre eksplicitan “Jolly Roger” flagon, kiun li uzis por certigi tujan kapitulacon el tiuj atakitaj. La flago de Teach enhavas ostaron tenantan sablohorloĝon kaj lancon montrantan al sanga koro. Tiuj simboloj memorigis maristojn el aliaj ŝipoj, ke sia tempo mallongiĝis kaj la morto estis la nura ebla estonto se ili provis kontraŭstari.

LA ŜIPON QUEEN ANNE’S REVENGE KAJ ALIAN ŜIPON TEACH GRUNDIGIS SUR SABLORIFO, EBLE LAŬCELE.

Post kelkaj aliaj kaptoj, Teach ŝipveturis al Norda Karolino, kie li promesis forlasi piratadon. Tial, la registo, Charles Eden, pardonis lin. Multaj registaraj laboristoj el la orienta limo de la nordamerikaj kolonioj fajfis pri piratado, aŭ ĉar ili mem profitis de ĝi, aŭ ĉar rabaĵoj de piratoj estis pli malmultekostaj ol aĵoj aĉetataj de laŭrajtaj vendistoj. Pro la emo facile rabi malforte armitaj komercistaj ŝipoj, Teach ne forlasis piratadon. En Marto de la jaro 1718, li veturis la ŝipon The Queen Anne’s Revenge al la Golfeto de Honduro. Tie, li sukcese prenis la ŝipon Revenge (“venĝo”) de la brita pirato Stede Bonnet, kiun oni poste pendigis tiun saman jaron. Post aliaj du prenoj, Teach komandis ŝiparon de kvar ŝipoj, kaj liaj atakoj de komercistaj ŝipoj proksime al la marlimoj de Nordameriko daŭris dum la tuta Aprilo. La dua komandanto laŭhierarĥie estis Israel Hands, kiu komandis la ŝalupon Adventure (“aventuro”). Havante kvar ŝipojn, Teach povis plialtigi sian ambiciojn kaj zorgi pri pli gravaj premioj.

Remove Ads
Advertisement

La marlimo de Karolino

En Majo de 1718, Teach ĉirkaŭsieĝis la urbon Charleston (ankaŭ konata kiel Charles Town), en Suda Karolino, dum du semajnoj, kaj atakis almenaŭ 8 ŝipojn. Oni lasis la homojn kaptitajn senvundaj post pago, kiu enhavis kuracilojn, kiujn eble oni bezonis por kuri sifilison en la maristaro. Vojaĝanta tra Beaufort al Norda Karolina, la ŝipo Queen Anne’s Revenge kaj alia ŝipo grundis sur sablorifo, eble laŭcele por malgrandigi la nekutime grandan maristaron de Teach, kiu bezonis sian parton de la ŝtelaĵojn. La ŝipon Revenge oni redonis al Bonnet, sed Teach neunuafoje prenis ĉiujn ŝtelaĵojn kaj ekveturis per la alia ŝalupo. La Queen Anne’s Revenge, grondita, finfine subakviĝis. Verŝajne, ĝi estas la pereita ŝipo, kiun oni malkovris kaj esploris en tiu loko ekde 1996. La pereinta ŝipo enhavis kelkajn objektojn, kiuj rilatas al ŝipo de tiu tempo kaj al Teach, ĉefe la nekutima multeco de pafilegoj, kiujn oni trovis.

Blackbeard or Edward Teach
Blackbeard, aŭ Edward Teach
Unknown Artist (Public Domain)

Kiam li atingis Bath Towne, en Norda Karolino, la registo Eden alifoje pardonis lin. Li povis vendi la ŝarĝon prenita de si kaj oni eĉ permesis al li havi sian ŝalupon. La pirato, tiam laŭaspekte ne plu fiulo, edziĝis kun la 16-jaraĝa filino de posedanto de plantejo kaj ekloĝis en la insulo Ocracoke. Tamen, li ne povis forlasi sian estintecon, kaj kiam li estis en Filadelfio, oni ordonis, ke li estu arestita. Teach reiĝis pirato kaj prenis du francajn ŝipojn proksime al Bermudo. Poste, li reiris al Bath Towne kun utila ŝarĝo enhavanta sukeron kaj kakaon. Pere de korupta dono de bareloj da sukero al la registo kaj registaraj laboristoj, juĝistaro diris, ke Teach nur savis ŝarĝon de rompita ŝipo, kaj pro tio li estis liberigita el ĉiu kulpigo pri piratado. Estas eble, ke Teach povis daŭre piratadi ĉar la registo tion permesis pro la kutimaj kaj plaĉaj koruptaj donoj.

La morto de Teach

La registo de Virginio, Alexander Spotswood, malkiel la registo de Norda Karolino kaj samkiel multaj riĉaj kaj potencaj laŭleĝaj komercistoj, tre zorge volis malebligi piratadon. Kiam eksa furiero de Teach atestis la estintajn kontraŭleĝajn agojn de sia kapitano, anoj de la Reĝa Brita Mararmeo per du ŝalupoj ekveturis al Teach por preni lin por ke oni juĝi lin. Tiuj maristoj ricevis stimulon de 100 pundoj se ili kaptis Teach, viva aŭ morta. Ili ekveturis en Novembro de 1718.

Remove Ads
Advertisement

Tiam, Teach havis nur ĉirkaŭ 20-25 maristoj en sia sidejo, sed li pretiĝis por repeli per sia ŝalupo la atakantojn, kiujn li vidis trairantaj Ocracoke. La 22 de Novembro, la britaj ŝipoj grundiĝis sur sablorifo, kaj Teach, montranta la verecon de sia promeso havi nenion da mizerikordo kaj atendi nenion el siaj malamikoj, pafis al la ŝipoj, facile pafeblaj celoj. Post la batalo, unu ŝipo maluzebliĝis, sed la aliaj, komandita de la leŭtenanto Robert Maynard, ekmoviĝis al la ŝipo de Teach. Maynard kaj la plejmulto de siaj maristoj kaŝiĝis sub la ferdeko ĝis la lasta momento. La maristoj de Teach eniris la ŝipon kaj la du grupoj batalis per pafiloj kaj glavoj sur la ferdeko. Teach kaj Maynard batalis unu kontraŭ la alia. Oni pafis kaj eĉ vundis la kolon de Teach per glavo, sed la pirato plue batalis. Oni ne faligis Teach ĝis kiam oni vundis lin per 5 pafojn kaj 20 glavtranĉojn; la lastan, senkapigantan tranĉon faris skoto malantaŭ li. Konatiĝis loka legendo, ke la senkapa korpo de la pirato iris trifoje ĉirkaŭ la ŝalupo, kie li atingis sian finon. La leŭtenanto Maynard metis la kapon de Teach en la pruon de la ŝipo por averti la aliajn. Leĝiĝas la skribaĵo de la 3-a de Januaro de 1719 de la taglibro de Maynard:

Malmulta vento kaj bela vetero hodiaŭ dum mi ankris ĉi tien (Williamsburg) el Norda Karolino per la ŝalupo Adventure (“aventuro”), kiun antaŭe komandis Edward Thache (pirato), kies kapon mi pendigis malsupre la busprito de tiu ŝalupo por montri ĝin al la kolonio Virginio, kaj la havaĵojn de la pirato, mi donos al mia komandanto.

(Cordingly, 200)

Ĉiujn la maristojn de Teach oni malliberis, juĝis kaj pendigis, krom unu, kiun oni pardonis, kaj Israel Hands, kiu ricevis reĝan pardonon pro sia utila atesto pri kontraŭleĝaj registarlaboristoj el Norda Karolino.

Blackbeard
Blackbeard
Benjamin Cole (Public Domain)

Malgraŭ sia famo, Teach surprize malmultajn fojojn sukcesis. Sia kariero daŭris nur 15 monatojn, kaj la premioj, kiujn li prenis, nepre ne estis okulfrapaj trezorŝipoj. La 23 ŝipoj kaptitaj de Teach estis malgrandega kvanto komparata kun la kvanto de ŝipoj kaptitaj de la kimra pirato Black Bart Roberts (ankaŭ konata kiel Bartholomew Roberts, 1682-1722) dum sia fia kariero, de pli ol 400 ŝipoj. Malinteresajn kvantojn de havaĵoj kiel sukero, kotono kaj kakao, kiujn oni trovis en la sidejo de Teach en la insulo Ocracoke post lia morto, oni taksis je nur kelkaj miloj de pundoj. Ne estas pruvo, ke Teach kaŝis mirindajn trezorojn post kaptoj. Ankaŭ ne estas pruvo, ke li turmentis aŭ iel vundis la homojn, kiujn li kaptis, kaj ke li estis speciale fia al sia maristaro. Tamen, Teach sukcesis post sia morto ege pli ol dum sia vivo. Rapidege, li iĝis legendo, la ekzemplo de la malbonaj, frenezaj piratoj, kiuj terurigis ĉiujn en la maroj.

Remove Ads
Advertisement

Blackbeard laŭ Daniel Defoe

Malmultaj jaroj post la morto de Teach, Daniel Dafoe verkis faman libron, “General History of the Robberies and Murders of the Most Notorious Pyrates” (Ĝenerala Historio de Rabado kaj Murdado de la Plej Famaj Piratoj) en la jardeko 1720, kiu enhavis Teach. Laŭ la fronto de la libro, ĝi estis verkita de kapitano Charles Johnson, sed tiu nomo estis verŝajne kaŝnomo de Dafoe (kvankam studistoj ankoraŭ ne certas pri ĉi tio, kaj eblas, ke Johnson estis vera nekonata spertulo pri piratoj). La libro, miksaĵo de faktoj kaj fikcio, kiu ne montras, kio estas vera kaj kio estas malvera, estis sukcesega kaj kaŭzis la manieron vidi piratojn, kiun oni ankoraŭ havas hodiaŭ. En la verkaĵo de Dafoe, Teach estas priskribata per esprimplenegaj detaloj kiel monstro kapabla de ia fiaĵo, inkluzive de seksperfortado kaj teruraj ekzekucioj. Estas klare, ke haveblis por la esploro de la verkisto, oficialaj dokumentoj, registroj de juĝoj kaj diraĵoj de ĵurnalistoj. Krome, oni malkovris, ke multaj el tiuj diraĵoj estas veraj, laŭ historiaj registroj. Tamen, estas multegaj troaĵoj kaj malveraĵoj, kiel privataj paroladoj kaj diraĵoj, supoze laŭvorte reskribitaj. Eble, estas grave rimarki, ke Dafoe estis sukcesa ĵurnalisto kaj verkisto. Tial, li kapablis miksi veraĵojn kaj malveraĵojn por pliigi la literaturan efekton.

The Spanish Main and Caribbean Pirate Havens  c. 1670
Pirataj sidejoj en la hispana Karibio ĉirkaŭ 1670
Simeon Netchev (CC BY-NC-SA)

La majstra verko de Teach/Blackbeard inkluzivas ĉi tiun memoran fizikan priskribon:

La kapitano Teach uzis la kaŝnomon “Black-beard” (nigrabarbo) pro tiu granda hararo, kiu, samkiel terura meteoro, kovris lian tutan vizaĝon, kaj teruris Amerikon pli ol ia kometo, kiu delonge tien aperis.

Tiu barbo nigra estis, kaj li penis kreskigi ĝin ĝis nekutima longeco; pro sia larĝeco, ĝi atingis lian okulojn; li kutime tordis ĝin kaj tenis ĝin en malgrandaj vostoj per rubandoj… kaj poste metis ilin sur siaj oreloj. En militaj tempoj, li portis ŝtonĵetilon sur sian ŝultrojn, kun tri paroj de pafiloj pendantaj de pafilejoj kiel balteo, kaj metis brulantajn alumetojn sub sia ĉapelo, kiuj videblis en ambaŭ flankoj de sia vizaĝo kaj, kune de liaj okuloj, laŭvide kruelaj kaj sovaĝaj, igis lin aspekti tiel, ke ne eblis imagi inferan furion pli teruran.

(Defoe/Johnson, 84-5)

La amuzoj de Blackbeard

Dafoe, malgraŭ ĉiu pruvo de la malo, priskribas Blackbeard kiel vera monstro, kiu neniam estis sata de mortigado. Ne nur senkulpuloj suferis pro li. Ankaŭ liaj maristoj ne estis sekuraj de liaj demonaj amuzaĵoj. Unufoje, la malstabila kapitano enŝlosis sin mem kaj parton de sia maristaro en la holdo kaj bruligis sulfuron nur por sufoki sin kaj ilin, kaj malfermis la portetojn en la lasta momento.

Blackbeard's Fight to the Death
Ĝismorta batalo de Blackbeard
Jean Leon Gerome Ferris (Public Domain)

Blackbeard unufoje forlasis 15 maristojn en malgranda dezerta ŝtonego proksime al la Britaj Virgulinsuloj, kiun la maristoj nomis “The Dead Man’s Chest” (la kofro de la mortulo) ekde tiam, kaj nun nomiĝas Dead Chest Island. Tie, Blackbeard forlasis la homojn kun trezora kofro, tranĉilego kaj botelo de rumo. La kapitano esperis, ke la homoj rapide mortigos unu la aliajn, sendube por preni pli grandan parton de la trezoro. Tamen, li estis malkontenta, ĉar poste, kiam li reiris al la ŝtonego post unu monato, la 15 homoj ankoraŭ vivis.

En alia “ludo”, Blackbeard prenis du pafilojn, blovis la kandelon, kaj pafis al Israel Hands sub la tablo post kiam Hands dormiĝis ludante kartojn. Teach pafis al Hands dufoje; la unua trafis, sed la dua maltrafis lin. Kiam siaj maristoj demandis, kial li faris tian aferon, Teach respondis, ke se de temp’ al temp’ li ne mortigus unu el siaj maristoj, ili ne plu memorus, kiu li estas. (Defoe/Johnson, 84).

Oni ankaŭ diras, ke Teach havis senfinan seksan emon, kaj kutime havis multegajn seksajn renkontiĝojn kaj almenaŭ 14 edzinojn, kiujn li kutime prostituis al siaj maristoj. Male de tio, unu registo skribis en Januaro de 1718 pri Teach, ke “oni diras, ke li havas edzinon kaj gefilojn en Londono” (cito de Cordingly, 71). Malgraŭ la malsamo inter vereco kaj fikcio, la koncepto de Blackbeard kiel fiega pirata kapitano, kiun montris Dafoe, aperis alifoje en postaj verkaĵoj, plejfame tiu, verkita de Robert Louis Stevenson, “Master of Ballantrae” (La Mastro de Bellantrae), publikigita en 1889. La fama pirato estis la temo de populara muzikteatraĵo en Londono en la fino de la 19-a jarcento, “Blackbeard, or the Captive Princess” (Blackbeard, aŭ la kaptita princino), de James Cross. Dum la 20-a jarcento, kvankam li ankoraŭ estis montrita kiel ege fia krimulo en la populara 1952 filmo “Blackbeard the Pirate” (Blackbeard la pirato), li jam iĝis tiom fiega, ke lin oni jam montris nur en amuzaj komedioj, kiel “Blackbeard’s Ghost” (La fantomo de Blackbeard) de Disney, en 1968.

Remove Ads
Advertisement

About the Translator

Manuel Luján
Mi estas certigita tradukisto (el la angla al la hispana kaj reen) sperta pri jura tradukado, diplomita de la Universitato de Bonaero. Interesas min fremdaj lingvoj kaj la antikva historio.

About the Author

Mark Cartwright
Mark estas historia verkisto kaj loĝas en Italio. Liaj interesoj estas ceramiko, arĥitekturo, monda mitologio kaj malkovri la ideojn, kiujn ĉiuj civilizacioj kunhavas. Li posedas magistran titolon pri politika filozofio kaj estas la Direktoro de Publikigo de WHE.

Cite This Work

APA Style

Cartwright, M. (2021, August 19). Blackbeard [Blackbeard]. (M. Luján, Translator). World History Encyclopedia. Retrieved from https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-19978/blackbeard/

Chicago Style

Cartwright, Mark. "Blackbeard." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. Last modified August 19, 2021. https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-19978/blackbeard/.

MLA Style

Cartwright, Mark. "Blackbeard." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. World History Encyclopedia, 19 Aug 2021. Web. 24 Apr 2024.