Mitraismo

Definition

Pierre A. Thomé
by , translated by Manuel Luján
published on 10 June 2015
translations icon
Available in other languages: English, Arabic, French, Persian, Portuguese, Spanish
Statue of tauroctony  (Mithras slaying the bull) (by Carole Raddato, CC BY-SA)
Statuo de la taŭroktonio (Mitras mortigante la bovon)
Carole Raddato (CC BY-SA)

La mitraisma misterreligio, aŭ Mitraismo, estis kulto de la Roma mondo, kies adeptoj adoris la hindiranan diaĵon Mitrao (en la akada lingvo, “kontrakto”) kiel dion de amikeco, kontrakto kaj ordo. La kulto aperis proksime de la fino de la 1-a jarcento p.K kaj ege rapide disvastiĝis el la itala duoninsulo kaj limaj regionoj en la tutan Romian Imperion.

Samkiel multaj aliaj kultoj, ĝi estis sekreta. La adeptoj adoris Mitraon en temploj, kiujn oni ofte konstruis en kavernoj kaj kiuj estis kaŝitaj el la popolo. Oni faris tion por krei la senton, ke oni apartenis al speciala grupo, samkiel grupo de proksimaj amikoj, kiuj havas sekretojn, kiujn ili ne disdonas al eksteruloj. Tamen, la registaro, ĉefe la imperiestroj de la Romia Imperio, toleris la sekretecon de la kulto, ĉar ĝi ne kontraŭstaris la imperian aŭtoritaton. Oni trovis pli ol 200 templojn inter Sirio kaj Britio, sed la plejmulto de la trovaĵoj estas en Italio kaj proksime de la riveroj Rejno kaj Danubo. Post la krizo de la 3-a jarcento p.K kaj la fortiĝo de Kristanismo, Mitraismo malgrandiĝis kaj kristanoj ĉirkaŭmurigis kaj detruis ĝiajn templojn. Tamen, kelkaj temploj plu daŭris kaj estis uzataj ĝis la 5-a jarcento p.K.

Remove Ads
Advertisement
LA PLEJ GRAVA PARTO DE LA MITO DE MITRAISMO ESTIS LA MORTIGO DE BOVO FARITA DE MITRAO.

La plej grava parto de la mitraisma mito estis la mortigo de bovo farita de Mitrao, ankaŭ konata kiel “taŭroktonio”. Oni kredis, ke el la morto de la bovo (besto, kiun oni kutime vidis kiel simbolon de forteco kaj fekundeco), nova vivo kreiĝis. Renasko estis esenca parto de la mito de Mitraismo. Oni pensis, ke la oferado de la bovo estigis novan kosman ordon, kaj rigardis ĝin ankaŭ kiel agon, kiu rilatis al la luno kaj al fekundeco.

La reliefo de Mitrao

Tre speciala parto de Mitraismo estas ĝia vida arto. Oni montris la oferon de la bovo per ŝtona reliefo, kiu staris en centra loko en preskaŭ ĉiu kulta templo. La reliefo montras Mitraon dum li prenas la bovon en la grundon kaj mortigas ĝin. Pro tio, ke Mitrao estis persa diaĵo, li vestis vestaĵojn, kiujn la Romanoj kredis, ke apartenis al la kutima persa vestostilo: friga ĉapo kaj pantalono, kiujn la Romanoj ne uzis. Oni trovis ĉirkaŭ 650 tiajn ŝtonajn reliefojn, kaj ĉiuj estas surprize similaj.

Remove Ads
Advertisement

En iuj, ekzemple la fama statuo de la Rom-Ĝermana Muzeo de Kolonjo, Mitrao rigardas en la malan direkton de la bovo, al la luno. Ankaŭe, Mitrao havis kelkajn helpantojn, kiuj helpis lin preni la fekundecon de la bovo: hundo kaj serpento trinkas iom da sango de la bovo, kaj skorpio pikas ĝian skroton. Ankaŭ korvo sidas sur la vosto de la bovo, kies ekstremo estas spiko de tritiko. Eblas, ke la korvo plenumis la rolon de interulo de Mitrao kaj la suna dio Sol Invictus, kun kiu Mitrao kunhavos la viandon de la bovo.

Cult Relief of the Mithraic Mysteries
Kulta reliefo de Mitraismo
Marcuc Cyron (CC BY-NC-SA)

Oni kutime metis la reliefon de la ofero de la bovo en la finon de la templo, kiu estis simila al longigita Roma manĝoĉambro: koridoro kun du larĝaj altaj benkoj en la flankoj. La adeptoj mem tre malofte aktoris la oferon de la bovo. Tamen, ili ja imitis la disdonon de la viando de la bovo kun Sol, ĉar oni trovis erojn de teleroj kaj bestaj ostoj en tiuj temploj. Bonkvalitan porkviandon, kokinviandon kaj multan vinon oni konsumis en gajaj kultaj bankedoj, kiuj ligis la adeptojn sin reciproke kaj al Mitrao.

Remove Ads
Advertisement

La 7 niveloj de komenceco

Tamen, la kulto de Mitrao ne estis nur amuzo kaj ludoj. Estis tre severaj reguloj por aranĝi la bankedojn, ekzemple, pri higieno. Ankaŭe, estis sep niveloj de komenceco, kiuj iris el “corax” (korvo) al “pater” (patro), ĉiu el kiuj havis sian propran veston. La aliaj niveloj estis “nymphus” (novedzo), “miles” (militisto), “leo” (leono), “perses” (perso) kaj “heliodromus” (suna kuristo). Ĉiu nivelo havis sian propran devon, ekz. korvoj devis porti manĝaĵojn kaj leonoj donis oferaĵojn al la patro. Komencantoj ankaŭ devis partopreni ekzamenojn de kuraĝo. La pentraĵoj de la templo de Mitrao en Santa Maria Capua Vetere montras kelkajn scenojn de tiu rito. Komencanton tukblindigitan kaj nudan helpisto irigas al la ceremonio. Poste, la komencanto devas genufleksi antaŭ la patro, kiu tenas torĉon aŭ glavon apud lia vizaĝo. Fine, li estas sternita sur plafono, kvankam morta. Tio eble estis rita “sinmortigo”, en kiu la komencanton oni “mortigis” per nemortiga nereala glavo, kaj li poste renaskiĝis.

Mithraeum in Saarbrücken
Mitraisma kaverno-templo en Saarbrücken
Anna16 (CC BY-SA)

Aliaj gravaj partoj de la kulto estis abnegacio kaj morala ekzameno de oni mem. Ekzemple, la kristana verkisto Tertuliano diris, ĉirkaŭ la jaro 200 p.K., ke oni metis kronon sur la ĉapon de la komencanto, kiu devis rifuzi ĝin, dirante: “Mitrao estas mia (vera) krono” (Tertuliano, De corona milites 15). Ankaŭ ĉi tion oni rigardis kiel riton de reenkarniĝo, kiu ekigis novan vivon por la komencanto. La unuaj sekvantoj de Mitrao, pri kiuj oni hodiaŭ scias, estis militistoj kaj laboristoj de la Romia militistaro, sed pro la kreskanta famo de la kulto, la plejmulto de la adeptoj estis sukcesaj liberigitaj sklavoj el la urboj. Tamen, oni ne permesis al virinoj partopreni.

Kial Romia militisto, aŭ iu ajn, volus trairi tiujn penojn por aniĝi al Mitraismo? Unue, samkiel jam dirita, la kulto ne kontraŭis la imperiestron, male de aliaj kultoj, ekzemple la Bakanalo. Due, la kulto estis bazita sur reciproka intereso, amikeco kaj proksimeco. Nur malgrandaj grupoj povis ĉeesti la templojn. Estas kompreneble, ke anoj de la militaro emis aliĝi tiajn grupojn, kiuj sekurigis ian stabilecon en profesio tiom danĝera.

Remove Ads
Advertisement

Diskuto pri la originoj de la kulto

Estas tri hipotezoj pri kiel Mitraismo aperis en la Romia kaj greka mondo. Romiaj kaj grekaj historiistoj el de 2-a kaj 3-a jarcentoj p.K. pensis, ke la kulto naskiĝis “en Persio” aŭ “inter la persoj”, kaj fruaj esploradoj ofte konkludis tiel. Tamen, arkeologiaj trovaĵoj ne pruvas tion: la plejmulton da mitraismaj temploj oni trovis en Italio kaj la provincoj apud la Danubo, ne en Persio. Ankaŭe, kultaj reliefoj tre maloriginale montras Mitraon kun vestaĵoj, kiujn la romanoj rigardis kiel tipajn orientajn vestojn. Tio similas al nunaj kliŝoj, ke ĉiuj germanoj vestas ledajn pantalonojn, aŭ ke ĉiuj usonanoj vestas vakerajn ĉapelojn.

Head of Mithras
Ĉapo de Mitrao
Carole Raddato (CC BY-SA)

La dua hipotezo estas, ke originala orienta persa Mitraismo miksiĝis kun la romgreka kulturo kaj iĝis nova kulto. Kvankam tiu hipotezo ŝajnas ebla, la problemo estas, ke en la lima regiono inter la romgreka mondo kaj la persa mondo, kie tiu miksado okazus, estas malmultaj trovaĵoj de mitraisma kulto.

Lastatempe, nova revolucia hipotezo aperis, laŭ kiu Mitraismo ne naskiĝis en Oriento, sed en Italio. La kulton kreis nekonata homo, aŭ “genio”, kiu prenis kelkajn arojn el la persa mondo por iom strangigi ĝin. La problemo estas, ke tiu homo ne estas menciita de iu ajn, eĉ de la adeptoj, kaj estas neniu pruvo por subteni ĉi tiun teorion, krome de la multo da mitraismaj temploj en Italio kaj la malmulto en aliaj regionoj. (Witschel 2013: 209)

Remove Ads
Advertisement

Oni povas konkludi, ke estas tro malmultaj fontoj por havi certan klarigon de la origino de la kulto, kaj estas multaj nesciaĵoj. Krom la multaj vidaj artefaraĵoj, restas malmultaj fontoj pri la ritoj. Estas nur priskriboj de kristanaj verkistoj, kiuj, eble, ne multe ŝatis sian rivalan religion. Ekzemple, laŭ la patro de la eklezio, Hieronimo, la mitraismaj temploj estis lokoj detruendaj. Restas neniu fonto verkita de la anoj de la mitraisma kulto, sed tio estas kompreneble ĉar la kulto estis sekreta. Eble, oni ne tiom multe penu trovi unu nuran radikon de la kulto, sed pripensi ĝin kiel daŭran procezon. Oni proksime rigardu la multajn versiojn de la mitraisma kulto en diversaj lokoj, kaj la multajn tempodaŭrojn de ĉi tiu interesega kulto. (Witschel 2013: 209)

Remove Ads
Advertisement

Bibliography

  • Anonymous. Der Neue Pauly. J.B. Metzler: Stuttgart, Weimar, 2000
  • Christian Witschel. "Die Ursprünge des Mithars-Kults. Orientalischer Gott oder westliche Neuschöpfung." Imperium der Götter, edited by Badisches Landesmueum Karlsruhe. Badisches Landesmueum Karlsruhe, 2013, 480.

About the Translator

Manuel Luján
Mi estas certigita tradukisto (el la angla al la hispana kaj reen) sperta pri jura tradukado, diplomita de la Universitato de Bonaero. Interesas min fremdaj lingvoj kaj la antikva historio.

Cite This Work

APA Style

Thomé, P. A. (2015, June 10). Mitraismo [Mithraism]. (M. Luján, Translator). World History Encyclopedia. Retrieved from https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-13674/mitraismo/

Chicago Style

Thomé, Pierre A.. "Mitraismo." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. Last modified June 10, 2015. https://www.worldhistory.org/trans/eo/1-13674/mitraismo/.

MLA Style

Thomé, Pierre A.. "Mitraismo." Translated by Manuel Luján. World History Encyclopedia. World History Encyclopedia, 10 Jun 2015. Web. 02 May 2024.